La 23-an de januaro 2004 pasis for la mallonga vivo de Anita Nowakowska. Plurjare ŝi luktis kuraĝe kontraŭ la nekuracebla malsano, kiu poiome forprenis ŝian vivoforton. La ŝajne ĉiopova, malica potenco de ŝia sorto tenis ŝin for de la aktiva partopreno en la Esperanto-movado en la lastaj 10 jaroj. Tamen la ĵus naskiĝinta TTT-ejo dediĉita al la memoro de Anita estu atesto, ke - kiel profetis Poeto: "non omnis moriar" - ŝi ne foriris en la mallumon.
En la 1980-aj kaj 1990-aj Waldemar Nowakowski - la patro de Anita - kune kun la filino gvidis lokan junularan E-movadon en Koszalin, Pollando. La koncepto bazis sur la premiso interplekti Esperanton kaj muzikon. Unue, ene de la loka porinstruista klubo, kaj poste enkadre de la samurba junulara kulturdomo funkciis tri - aŭ foje eĉ kvar - diversaĝaj skipoj de junulara kantensemblo Espero. En la familia dueto, foje apogita de la dua filino Izabela Nowakowska, la patro instruis Esperanton kaj enkondukis bazan muzikscipovon al la ensemblaj junulinoj. Anita sekve instruis kantoteknikojn kaj plurkaze akompanis la skipojn en la publikaj sinprezentoj. Ŝi ankaŭ komponis muzikon al tekstoj de diversaj E-poetoj. Ĉi-tie vi trovos elĉerpon de la kongresa kantaro, kiun ŝi aŭtoris kiel la LKK-anino, eldonita por la jubilea TEJO-kongreso en Krakovo (PL) en 1987. Mi konservis la originan skribon de muziknotoj de Anita.
Sub ŝia muzika gvido, Espero plurfoje gajnis premiojn de La Ora Liro en la regionaj pollingvaj junularaj artokonkursoj kaj paralele sinprezentis Esperantlingve en multaj E-aranĝoj.
Antaŭ ĉ. 15 jaroj ŝi provizore registris parton de la repertuaro de Espero. Mi retrovis kopion de la surbendigita materialo, diĝitigis ĝin kaj publikigas parte ĉi-loke. En la prezentita registraĵo ŝi ludis sintezilon kaj kunkantis.
Kiam mi komencis konsideri la TTT-paĝon, mi kaptis min frontanta unu demandon. Kie troveblis mistero de Anita? Virina ĉarmo? Radiinta, sekreta rideto? Profesia scio? Aŭ eble ĉiuspeca helpemo al. bezonintoj? Povas esti, ke nek mi nek vi, la vizitantoj de la TTT-ejo, kiu konis ŝin persone, neniam trovos la verofonton. Kion mi tamen volus tutaparte substreki estas ŝia nekutima, individua talento aŭskulti sincere kaj kompreneme la aliulon.
La volo kuraĝe malfermi sin kaj aŭskulti, fronti profunde la identecon de gekomunikintoj distingis Anita el inter personoj, kiujn mi renkontis sur mia vivvojo.
Mi opinias la lanĉatan, modestan TTT-ejon pri ŝi la funkcianta organismo en la plej fundamenta, komenca stato. Espereble ĝi plu evoluos helpe de viaj rimarkoj kaj komentoj. Ili ĉiam estas tre bonvenaj.
La retpoŝta adreso estas la jena: izen@interia.pl.
Andrzej Broda
Koszalin
La nesubtaksebla teknika helpo kaj kunlaboro:
Krzysztof Lobacz el Szczecin, PL kaj René Philipp el Esperanto-Societo Neubrandenburg (DE)
Interesaj ligoj http://www.esperanto-nb.de kaj http://esperanto.pl